Pranas Sitonis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pranas Sitonis

Persona informo
Naskiĝo 21-a de novembro 1910
en en rusa garnizona Kronŝtato

(apud S.Peterburgo)

Morto 5-a de februaro 1983
en Šiauliai
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1930
vdr

Pranas Sitonis (naskiĝis la 21-an de novembro 1910 en rusa garnizona Kronŝtato (apud S.Peterburgo, mortis la 5-an de februaro 1983 en Šiauliai, enterigita en Ginkūnai-tombejo) estis aktiva esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1912 la familio el Rusio revenis en Litovion, apud Žeimelis (distrikto Pakruojis), tamen la I Mondmilito detruis liajn revojn enradikiĝi en la patra lando. La maristo estis devigita reveni en la rusan militfloton kaj poste pereis dum marbatalo. La junaĝulon Pranas anstataŭ pereinta patro patronadis kaj faris al li grandan influon lia amata avo. Por la scivola knabo Pranas estis malfermita pordo por la lernado: komence en Žeimelis, poste en Kaunas. En 1930 Pranas komencis militservadon en Litova armeo, post la fino de sia servo li studis en komerca lernejo de Kaunas kaj laboris kiel ekonomiisto en la entrepreno „Lietūkis“. En 1939 P. Sitonis komencis studi juron en universitato de Vytautas la Granda. La II Mondmilito tamen nuligis ĉiujn planojn de la junulo. La studento kun sia familio estis devigita translokiƣi en urbeton Viekšniai kaj tie pasigi la milittempon. Al Kaunas Pranas ne plu revenis, tamen tie travivantaj jaroj restis por li la plej gravaj kaj memorindaj.

En Esperanta movado[redakti | redakti fonton]

En 1930 Pranas konatiĝis kun la lingvo Esperanto kaj ekamis ĝin ĝis sia vivofino. En Kaunas li amikiĝis kun samaĝuloj B. Gražulis, A. Vebeliūnas (1906-1993), V. Kalasauskas, A. Poška (1903-1993) ankaǎ aliaj, kiuj restis liaj la plej sinceraj amikoj por la tuta vivo. P. Sitonis estis arestita de Soveta sekreta servo KGB kaj sen ajna juĝo ekzilita en Komion. En la ekzilo Pranas laboris konstruante fervojon, tamen konstante per raportoj kaj petskriboj apelaciis al Moskvaj justiciaj instancoj pri sia senkulpa arestado. Pro la malsata vivo Pranas ekmalsanis je iktero. Dank‘ al ekzilita pola kuracisto li restis viva kaj stariĝis sur siaj piedoj. Al tiu tempo venis el Moskvo la amnesta atesto. Tre ne multajn ekzilitojn vizitis tia sukceso. En 1948, reveninte en Litovion, Pranas ricevis laboron en Vojkonstrua entrepreno en Mažeikiai. En 1951 la familio translokiƣis al Šiauliai kaj tie li restis ƣis la fino de siaj vivotagoj. Laborante kiel ĉefa librotenisto li klopodis pri ekonomika stato de la entrepreno kaj justicaj debatoj, demonstrante altan devokonscion kaj akuratecon. Kiam la 22a de oktobro 1958 en Šiauliai okazis refonda kunveno, kiu rekreis la urban Esperanto grupon kaj elektis gvidestraro, kies membro estiĝis P. Sitonis. En 1962 Pranas estis reelektita estrarano. En 1962 la aŭtoro de tiu ĉi skribaĵo unuafoje vizitis la esperantistan rondetkunvenon. Tie li ekvidis multajn solidajn antaŭmilitajn samideanojn. Inter ili grandan impreson faris la aktiva kaj intelekta preleganto Pranas Sitonis. En 1976 Pranas iĝis la pensiulo, tamen li ĉiam plu ĉiuĵaude vizitadis Esperanto klubon “Ruto”. Estis la jaro 1980 kiam malfacila malsano katenis nian samideanon P. Sitonis al la lito; li kapablis ĉion kompreni, tamen ne povis esprimi sin pervorte. En 5a februaro 1983 Pranas trankvile estintiĝis por ĉiam. Li estis entombigita en Ginkūnai-tombejo (apud Šiauliai).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Romualdas Rutkauskas, Rememorinte la klubprezidanton de la jaroj 1965-1974, Litova Stelo, n-ro 6 (196), 2010, p. 23-24.