Pratempismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pratempismo estas la koncepto, laŭ kiu nacioj estas antikvaj, naturaj fenomenoj.[1]

La pratempismon oni povas postspuri filozofie en la ideoj de la germana romantikismo, precipe en la verkoj de Johann Gottlieb Fichte kaj Johann Gottfried Herder.[2] Laŭ Herder, la nacio estas la samo kiel lingvogrupo. En lia pensado, lingvo estas samsignifa kiel pensado, kaj ĉar oni lernas ĉiun lingvon en komunumo, do ĉiu komunumo devas pensi malsame. Tio sugestas ankaŭ, ke la komunumo havus konstantan naturon dum la tempodaŭro.

La pratempismo renkontis grandegan kritikon post la Dua mondmilito, kiam multe da esploristoj de naciismo ektraktis la nacion kiel komunumon konstruitan per la teknikoj kaj politikoj de la moderneco (vd. modernismo).[1]

La pratempismo argumentas koncerne etnojn, ke “etnoj kaj naciecoj ekzistas, ĉar ekzistas tradicioj de kredo kaj agado rilataj al praaj objektoj kiel biologiaj faktoroj kaj precipe teritoria situo”.[3] Tiu argumento dependas de koncepto pri parenceco, ĉe kiu anoj de etno kredas kundividi trajtojn, devenon aŭ kelkfoje eĉ sango-rilaton. “La pratempismo supozas, ke la etna identeco post sia konstruiĝo estas fiksita.”[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jack Hayward, Brian Barry, Archie Brown (2003) p. 330
  2. Dominique Jacquin-Berdal (2002) p. 9
  3. Steven Gryosby (1994) ‘The verdict of history: The inexpungeable tie of primordiality huth – A response to Eller and Coughlan’, Ethnic and Racial Studies 17(1), p. 164-171, (p. 168).
  4. Murat Bayar, ‘Reconsidering Primordialism: an alternative approach to the study of ethnicity’, Ethnic and Racial Studies, 32.9, (2009), pp. 1-20, (p. 2).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jack Hayward, Brian Barry, Archie Brown (2003) The British Study of Politics in the Twentieth Century, Oxford University Press, (ISBN 0-19-726294-5)
  • Dominique Jacquin-Berdal (2002) Nationalism and Ethnicity in the Horn of Africa: A Critique of the Ethnic Interpretation, Edwin Mellen Press, (ISBN 0-7734-6954-0)
  • Bayar, Murat, ‘Reconsidering Primordialism: an alternative approach to the study of ethnicity’, Ethnic and Racial Studies, 32.9, (2009), p. 1–20