Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Apácatorna)
Preĝejo Ĉieliro de Jesuo | |
---|---|
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Apácatorna |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Sümeg |
paroĥo | en Tüskevár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko (nur la sanktejo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Preĝejo Ĉieliro de Jesuo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Apácatorna.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la iama Torna romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. El tio restis nur la duonronda sanktejo. En 1492 la preĝejo estis pligrandigita kaj trakonstruita. En 1596 la turkoj detruis la vilaĝon, tamen la kirko postrestis. En la sekvaj jarcentoj la preĝejo estis trakonstruita aŭ renovigita, fine en 1940 plena rekonstruo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. La fasado estas pli larĝa, ol la navo, ĉar tie kuŝas arkado kun tri aperturoj laŭ la fasado. Tiu arkado havas po 2 aperturojn flanke. Inter la arkado kaj la navo enŝoviĝis kvadrata turo. Sub la arkado skulptaĵoj estas videblaj. La absido estas kvarlatera, sed la mezepoka absido estas duonronda kaj tio estas parto de sakristio. Interne estas malofta solvo, ke ne ekzistas altara bildo, sed belega granda vitralo.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Pasko.