Preĝejo Ĉieliro de Maria (Ajak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Ajak
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria en Ajak
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Eger
dekanujo Kisvárda
paroĥo loke
Dato de konsekro 1819
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1818–1819
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria estas katolika historia monumento en urbo Ajak (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu komunumo katolika kirko funkciis ekde la 13-a jarcento, kiun la kalvinanoj akiris en la 1550-aj jaroj. La alvenintaj slovakoj konstruis novan lignan kirkon en la 1780-aj jaroj, kiu jam estis kaduka en komenco de la 19-a jarcento. La preĝejo nun videbla estis konstruita en 1819, tamen sen turo kaj sakristio. Inter 1824 kaj 1840 oni faris la altaron kaj la meblojn. La sakristio konstruiĝis inter 1828-1830. En 1845 incendio kaŭzis signifajn damaĝojn. La renovigaj laboroj okazis (ankaŭ turo konstruiĝis) inter 1847-1852. La orgeno estis farita en 1979.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La absido estas rektangula, al kiu sakristio aliĝas.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aerfoto