Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tamási)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tamási
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
paroĥo Tamási
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 21 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Tamási.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam dum la mezepoko funkciis kirko, ĝi estis renovigita en 1719. La nun videbla konstruaĵo estis konstruita inter 1735 kaj 1745. La orgeno alvenis ĉ. en 1790, ĝi moderniĝis en 1930 kaj 1967.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en la meza parto de la urbo en korto. Antaŭ la preĝejon oni metis krucon en 1898. En mezo de la fasado (malsupre) la enirejo funkcias (ene de la kvadrata turo). Pli supre en niĉo skulptaĵo pri Sankta Maria estas videbla. En la fasado estas pliaj niĉoj, ene skulptaĵoj pri Plej Sankta Stefano kaj Sankta Laŭrenco. Ĉe la tegmento estas videblaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Post la fasado la navo etendiĝas (ankaŭ tie estas simpla enirejo). La navo finiĝas en duonronda, malpli larĝa absido. Apud la absido situas la sakristio. Interne la unua konata pentrado okazis inter 1789-1795. La ĉefaltaro estis kreita en 1776. Ankaŭ la predikejo, benkoj, orgeno estas barokaj. La altaraj bildoj estis pentritaj en 1938.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.