Preĝejo Apostoloj (Hildburghausen)
Preĝejo Apostoloj (germane: Apostelkirche, Waisenhauskirche) estas protestantisma kirko en Hildburghausen, Germanujo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Venigis en 1711 duko Ernesto hugenotojn kaj permesis setlon antaŭ la urbopordegoj. Sekve de 1710 estiĝis kaj floris nova periferia urbokvartalo Neustadt. En 1721 fariĝis propra komunumo kiu okazigis la diservojn en tiama orfejo (nun troviĝas tie hospitalo).
Propra kirko estis konstruita inter 1755 kaj 1774 en stilo de malfrua renesanco kaj frua klasikismo. Grundo por ĝi estis drenita lageto. Je la unua dimanĉo de advento 1774 eblis solena konsekro, sub la nomo Orfeja Kirko. Post kiam en 1819 ĉiuj rilatoj al la orfejo oni alinomis ĝin Neustädter Kirche. En 1824 oni kunfandiĝis kun la reformita komunumo. Inter 1820 kaj 1910 ĉi konstruaĵo ankaŭ servis kiel tombeja funebrejo. Post fermo de la kastela kirko en 1847 alvenis statuoj de Johano la Evangeliisto kaj de Johano la Baptisto. En 1975 ĉi kirko deklariĝis range ĉefkirko, ĉar Preĝejo Kirko devis fermiĝi pro troa kaduko: tio daŭris ĝis 1993. Poste Preĝejo Apostoloj servis kiel dumvintra kirko kaj okazigo de neliturgiaĵoj. De 2019 ĝi ne plu alireblas pro mura malfirmeco.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La interno modestas havante du galeriojn. La longeco estas de 24 metroj, la larĝeco de 17 metroj. Eoste troviĝas altaro, predikejo kaj orgena galerio. Kontraŭe al la altaro troviĝis princa loĝio. La unua orgeno venis ne antaŭ 1783, disde Kastelo Heldburg, verko de Johann Christian Dotzauer. Enireje oni plialtigis en 1833/34 la turon ĝis 34 metroj. Eta orgeno de Rudolf Böhm kun kvin registroj[1] estis donacita fare de la municipo en 1974. De 1975 oni restaŭradis la tuton. En 1985 oni honore memoris ene la bonfaradojn de Ludwig Nonne kaj en 1988 okazis ekumenisma porinfana tago. La loko ankaŭ estiĝis disputadejo antaŭ la Kontraŭkomunisma revolucio de aŭtuno 1989. En 2000 oni provis forigi larmofungon kaj farbis la internon. La tuto pli kaj pli ŝanĝiĝis koncertejo. Grandan modernan orgenon, post historia orgenfasado, enmuntis en 1934 Riĉard Voigt el Halberstadt. Ĝi havas 20 registrojn, du klavarojn kaj pedalon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prikirkaj informoj fare de la respondeca eklezidistrikto
- Katja Wollschläger: "Eine Kirche in Not" - ĉe: TA, 12.7.2023