Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Visonta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Visonta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös-Adács
paroĥo loke, sed la zorganto en Abasár ekde 2009
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte baroko
Konstruado
Specifo
Alto 17 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Visonta (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia listo el 1332 en la tiam nomata "Vysonta" estis paroĥo kun kirko. La nun videbla sanktejo estis konstruita en la 15-a jarcento. Laŭ priskriboj en 1720 kaj 1732 estis mencioj pri ŝtona kirko. Ĝi estis renovigita kaj sakristio estis konstruita en 1824, pli poste en 1854 turo estis konstruita, fine en 1878 pli nova fasado estis konstruita kaj renovigita en 2000. La orgeno estis farita en 1911 kaj rekonstruita en 1948. En 2006 la plena kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo. Antaŭ la kirko kruco kaj statuo pri Johano Nepomuko troviĝas (1846). La fasado estas malsimetria, preskaŭ meze la kvadrata turo plene reliefas, krome sakristio dekstre estas videbla. La navo etendiĝas laŭlarĝe kaj estas apogitaj per pilieroj. La navo finiĝas en plurlatera absido, ankaŭ la absido havas pilierojn. Kontraŭ la absido la navo havas plian enirejon. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1823.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.