Preĝejo Egido de Dionaskanto (Makó)
Preĝejo de Egido de Dionaskanto | |
---|---|
Preĝejo Egido de Dionaskanto en Makó
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Makó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | rutena grek-katolika eklezio |
provinco | Csongrád |
Dato de konsekro | 1786 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Egido de Dionaskanto estas grekokatolika historia monumento en Hungario, en urbo Makó.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1743 rutenoj alvenis, kiuj post 4 jaroj konstruis propran provizoran preĝejon en aparteno al la rutena grek-katolika eklezio. Inter 1777-1778 nova masonita preĝejo konstruiĝis, kiun uzis ankaŭ la ortodoksaj rumanoj. En la 1860-aj jaroj iom la kontakto inter ambaŭ minoritatoj malboniĝis. En 1878 la preĝejo estis pligrandigita kaj nova sakristio kaj loko de koruso pretiĝis. En 1887 fulmo trafis la konstruaĵon, sed poste tuj okazis renovigo. En 1978 plene ĝi estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. Antaŭe oni metis krucon en 1886. En mezo de la fasado estas la turo. Interne la plej okulfrapa estas la ikonoj. La interna parto estis plene pentrita en 1928. Nova flanka altaro ekfunkciis en 1933 omaĝe al Tereza de Lisieux. La predikejo havas klasikisman stilon.
Kermeso okazas en la 1-an de oktobro.