Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Törökkoppány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Katarina de Aleksandrio
Preĝejo Katarina de Aleksandrio en Törökkoppány
Preĝejo Katarina de Aleksandrio en Törökkoppány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Törökkoppány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo en Miklósi
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en mezo de la vilaĝo Törökkoppány.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko laŭ eklezia fonto troviĝas en eklezia listo de paroĥoj en 1332. Laŭ fontoj ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1490 oni konstruis en la saman lokon pli novan, jam gotikan kirkon. Dum dominado de turkoj supozeble ĝi estis moskeo. En 1729 - jam kiel katolika kirko - estis renovigita. En 1798 sismo ruinigis ĝin, poste oni konstruis novan preĝejon en la sekva jaro, tamen la sanktejo restis plene origina. La orgeno estis kreita en 1799, renovigita en 1923 kaj 1975. En 1926 la bulboforma turopinto ŝanĝiĝis al piramida formo. Inter 1972-1975 arkeologia esplorado, poste restaŭrado okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo, apude estas turka tomboŝtono. La baroka fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, apude po unu malplenaj niĉoj estas videblaj sen statuoj. La absido estas oklatera kaj estas apogita per pilieroj. Po unu sakristioj aliĝas al la sanktejo. La ĉefaltaro estis farita en 1760, proksimume tiam ankaŭ la predikejo. En la sakristio estas videbla turka lavujo, apude malgranda muzeo funkcias.

Kermeso okazas en la 25-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.