Preĝejo Koro de Jesuo (Józsefváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Preĝejo Koro de Jesuo en Józsefváros
Preĝejo Koro de Jesuo en Józsefváros
jezuita kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Józsefváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1891
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Kauser
Konstrustilo novromaniko, novgotiko
Konstruado 18881909
Specifo
Enhaveco 240 sidlokoj
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Preĝejo Koro de Jesuo estas jesuita konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Józsefváros. Ĝi estas centra preĝejo de la hungaraj jesuitoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jesuitoj denove venis al Budapeŝto en la fruaj 1880-aj jaroj. Ili akiris parcelon por konstruado de preĝejo kaj monaĥejo post kelkaj jaroj. La monaĥejo estis preta en 1890, la preĝejo en la frua 20-a jarcento. Pro financaj problemoj daŭris longe la konstruado.

Menciindas, ke la preĝejo iĝis tiel impona, ke post jaroj oni konstruis kalvinanan preĝejon en Víziváros, kiu similas al tiu preĝejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ malgranda placo, apude monaĥejo kaj aliaj jezuitaj domoj estas videblaj. En la placo estas skulptaĵo pri grafo Nándor Zichy, kiu estas ĉefa mecenato de la konstruado. La fasado estas simetria. Flanke 2 turoj altiĝas, inter la turoj meze funkcias la enirejo. Impona fenestrorozo estas videbla en mezo de la fasado. La navo estas alta, sed estas ankaŭ 2 malaltaj apudnavoj, do la konstruaĵo sekvas la bazilikan konstrusistemon. La sanktejo estas duono de oklatero.

Kermeso okazas en vendredo post la 2-a dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Koro de Jesuo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.