Preĝejo Margareta de Antioĥio (Mosonszolnok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Margareta de Antioĥio
Paroĥa preĝejo Margareta de Antioĥio en Mosonszolnok
Paroĥa preĝejo Margareta de Antioĥio en Mosonszolnok
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mosonszolnok
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Moson
paroĥo loke, sed la zorganto en Mosonmagyaróvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Margareta de Antioĥio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mosonszolnok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko estis konstruita en 1180 laŭ la vilaĝa dateno. El la origino restis nur malgrandaj partoj pro la baldaŭaj oftaj barokaj trakonstruoj. Ĉirkaŭ inter 1530 kaj 1671 la loĝantoj estis luteranoj. La katolika grupo estis refondita en 1685. En la 18-a jarcento kaj 1874 la kirko estis trakonstruita. La orgeno estis kreita en 1905.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ ĉefvojo, ankaŭ kruco troviĝas ĉe la kirko. La fasado estas simetria kaj havas po tri enirejojn kaj niĉojn. Nur la meza niĉo havas statuon. Plej supre meze la turo altiĝas kun romanikaj ĝemelfenestroj. La navo havas grandan krucnavon kaj tie, kie ne okazis pligrandiĝo, pilierojn. Sakristio estas videbla ĉe renkontiĝo de ĉefnavo kaj krucnavo. La absido estas duonronda kaj malpi larĝa kaj malpli alta, ol la navo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.