Preĝejo Naskiĝo de Maria (Nógrádsáp)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Aerfoto pri preĝejo Naskiĝo de Maria en Nógrádsáp
Aerfoto pri preĝejo Naskiĝo de Maria en Nógrádsáp
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nógrádsáp
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Bercel-Kálló
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nógrádsáp.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de vilaĝo „Sáp” menciiĝis en la 14-a jarcento (la vilaĝeto mem en 1219), tiam la preĝejo situis en mezo de la vilaĝeto. En la sekva jarcento oni konstruis defendan muron ĉirkaŭ la preĝejon. Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis, la preĝejo ruiniĝis kune kun la defenda muro. Ili estis renovigitaj en 1746, krome antaŭ la turon oni konstruis vestiblon, kiu estis forigita dum la plena renovigo en 1967.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola apud la tombejo sur monteto. Antaŭ la fasado situas la gotika ĉefenirejo tra la defenda muro. Interne dum la mezepoko la tombejo funkciis, sed nuntempe ĝi troviĝas ekster la muroj. Baldaŭe oni konstruis ankaŭ alian barokan pordon tra la muro. La preĝejo mem konsistas el plurangula sanktejo oriente. Antaŭe estas la pli larĝa brikoforma navo, fine la kvadrata turo, kiu pli supre estas okangula kaj la turosupro estas baroka. Ankaŭ sakristio (kun aparte enirejo) aliĝas al la sanktejo.

Interne ĉe la sakristio restis mezepokaj freskoj, kiuj prezentas Sanktan Nikolaon, Madonon kaj Krucumadon. En la navo restis murpentraĵo pri bapto de Kristo, krome diversaj fragmentoj. Menciindas gotika niĉo videbla en la sanktejo. La mebloj estis faritaj el la 18-a jarcento. La altara bildo estis pentrita en 1960.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]