Preĝejo Naskiĝo de Maria (Szerencs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Szerencs
Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Szerencs
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szerencs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szerencs
paroĥo loke
Dato de konsekro 1764
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17501764
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szerencs, Rákóczi utca 98.
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas sakrala historia monumento en urbo Szerencs (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko de Szerencs okazis en 1321. La jam kalvinanaj loĝantoj uzis la kirkon ekde 1595. La sporadaj katolikoj uzis ĝin denove inter 1671-1683, ekster tiu tempo ili uzis la kapelon en la fortikaĵo. La katolikoj refondis la paroĥon en 1742, ilia pli nova baroka kirko estis konstruita inter 1750 kaj 1764. La orgeno estis kreita en 1907.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo staras sola en korto, kiu kuŝas laŭ stratangulo. En la korto estas videbla ankaŭ krucifikso farita en 1803, antaŭ la kirko statuo pri Johano Nepomuko (18-a jarcento). La kirka fasado estas simetria, meze porĉo reliefas, la plej supre kvadrata turo altiĝas. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La navo finiĝas en duonronda absido, krome etaĝa sakristio aliĝas al la navo. Interne la instalaĵoj parte restis el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.