Preĝejo Naskiĝo de Maria (Szuha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Naskiĝo de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szuha
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Parád
paroĥo en Dorogháza
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Naskiĝo de Maria (hungare: Kisboldogasszony) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Szuha (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble tiu ĉi gotika preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento. Depost dominado de turkoj en 1688 ĝi estis forlasita, neuzita. Ĝi estis rekonstruita en 1768 laŭ baroko, sed oni profitis la restintajn mezepokajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola. La fasado estas simetria, meze la gotika enirejo funkcias. Super la enirejo estas nur malgranda kvadrata fenestro. Ligna firstotureto altiĝas la plej supre. La navo finiĝas en oklatera absido, al kiu sakristio aliĝas. Pilieroj apogas la absidon kaj sakristion. La absido estas pli mallarĝa, ol la navo, tamen havas la saman altecon. Pordo de la sakristio kaj la proksima niĉo estas gotika. Interne ligna galerio troviĝas ĉe la enireja parto.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la preĝejo estis konstruita unuetaĝa kvadrata baroka ŝtonkampanilo (same historia monumento) en la 18-a jarcento. Interne 2 sonoriloj loĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.