Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Zalaszabar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaszabar
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

La Preĝejo Nomo de Sankta Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Zalaszabar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanika kapelo estis konstruita en la iama "Sabaar" supozeble en la 1230-aj jaroj. En la 15-a jarcento gotika kirko estis alkonstruita, la kapelo iĝis sakristio. Dum la kontraŭturkaj bataloj la konstruaĵo ruiniĝis, oni renovigis ĝin laŭ baroko en 1753. La orgeno alvenis en 1820, ĝi estis trakonstruita en 1893. La galerio estis pligrandigita en 1949.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur montetopinto en korto. En la fasado la turo meze iomete reliefas. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1823.

Kermeso okazas la 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.