Preĝejo Patrono de Hungaroj (Balatonkenese)
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj en Balatonkenese
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Balatonkenese |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Várpalota |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1815–1819 |
Specifo | |
Alto | 27 m (turo) |
Ligiloj | |
La preĝejo Patrono de Hungaroj, hungare: Magyarok Nagyasszonya estas romkatolika historia monumento en urbo Balatonkenese (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1221 jam ekzistis katolika kirko Sankta Kruco en la iama vilaĝo Kenese. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis, precipe poste dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. La kalvinanoj konstruis kirkon al la restinta katolika turo. La katolikoj refondis la paroĥon en 1794. La nun videbla katolika preĝejo estis konstruita inter 1815-1819 laŭ malfrubaroko. La paroĥo estis fondita en 1747. La orgeno estis farita en 1928.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto, sed la fasado atingas la trotuaron. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Interne la freskoj estis pentritaj en 1907. La altara bildo prezentas tion, kiam Sankta Maria akceptas la hungaran kronon de Stefano la 1-a (Hungario).
Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.