Preĝejo Sankta Anna (Algyő)
Paroĥa preĝejo Sankta Anna | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Algyő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád-Csanád |
diocezo | Szeged |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 38 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en grandvilaĝo Algyő (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ eklezia fonto en tiu loko jam estis paroĥa kirko en 1100. Oni supozas, ke ĝi estis trakonstruita dum la mezepoko. Dum dominado de turkoj la loĝantoj estis kalvinanoj. En 1755 jam la denove katolika, gotika kirko estis plene trakonstruita laŭ baroko. En 1784 ĝi bruldetruiĝis, sed en la sama jardeko ĝi estis rekonstruita, en 1936 trakonstruita. La inundoj kaŭzis damaĝojn en 1810 kaj 1979. La orgeno ekfunkciis ĉirkaŭ 1870, ĝi estis renovigita en 1938 kaj 1968.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas en korto. En mezo de la fasado la turo plene reliefas, ankaŭ 2 pilieroj apogas la turon. La turopinto estas alta piramido. La enirejo estas tra la turo. La navo havas ankaŭ krucnavon. La absido estas plurlatera.
Kermeso okazas en la 26-an de julio aŭ en la plej proksima dimanĉo.