Preĝejo Sankta Bonifaco (Sömmerda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bonifaco-preĝejo urbocentra

La Preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Bonifatiuskirche) estas la ĉefa evangelia preĝejo en Sömmerda. Ĝi troviĝas ĉe la bazarplaco, urbocentre.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis en la kadro de mezepoka eklezia organizado en Turingio, kiun oni povas danke al multaj registroj konserviĝintaj ekde la 16-a jarcento tre bone dokumenti, sidejo de propra distrikto eklezia (sedes). Tia eminenta rolo rezultiĝas el la graveco kiun la urbo havis jam ekde la 8-a/9-a jarcentoj. En tiu tempo arpartenis almenaŭ parto de la vilaĝo al la abato de Fulda kiu havis ankaŭ la patronajn rajtojn pri la Bonifaco-preĝejo. Sankta Bonifaco ne nur estas patrono de Turingio sed ankaŭ de Fulda. Kvankam la abatoj de Fulda arogis al si tiajn rajtojn ankoraŭ ĝis la fino de la Tridekjara milito la ideosemoj de la Reformacio falis sur fruktodonan sojlon en Sömmerda tre frue. Je la komenco de la 1540-aj jaroj oni permesis al la komunumo havi protestantan pastoron, kio egalis faktan agnoskon de la novaj cirkonstancoj fare de Fulda. Inter la plej konataj pastoroj nombriĝas Michael Altenburg kaj Johann Rudolph Gottlieb Beyer. Altenburg estis ankaŭ komponisto kaj komponis verŝajne la al la sveda reĝo Gustavo Adolfo dediĉitan kanton Verzage nicht, o Häuflein klein.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo troviĝas sur la plej alta loko en la sömmerda-a urbocentro kaj dominis dum jarcentoj la tutan urbon. Jen specialaĵo de tiu ĉi ejo: La en 1464 starigita kaj en la 1560-aj jaroj plialtigita turo havis paralele defendofunkcion kaj utiligitis ene de la t.n. erfurta gvardolinio. Ĝis 1928 ĝi estis enloĝata. En la sama tempo kiel la turon oni konstruis verŝajne ankaŭ la ununavan gotikstilan preĝejon anstataŭigante pli malnovan konstruaĵon. Je la komenco de la 1560-a jaro la preĝejo pligrandiĝis por respondi al la kreskanta enloĝantaro de la urbeto.

Datumas de la gotika konstrufazo sonorilo muldita en la jaro 1467-a, fragmento de ĥorseĝaro kun enskriboj kaj Mario-altaro farita verŝajne en iu ateliero erfurta.

Pli junaj estas la baptopelvo, la bildoj ĉegaleriaj kun scenoj bibliaj kaj la je la komenco de la 18-a jarcento fare de Johann Georg Krippendorff el Kölleda farita orgeno. Menciindas ankoraŭ plumbaj vitraloj el la jaroj 1907/08.

Ekstere oni povas legi kelkajn enskribojn survandajn kaj vidi kelkajn tomboŝtonojn; la plej malnova inter ili estas de tiu de la en 1440 mortinta pastro Heinrich Kimstet. Krom la Bonifaco-preĝejo troviĝas ankoraŭ du aliaj preĝejoj en Sömmerda, nome la Preĝejo Sankta Petro (evangelia) kaj la Preĝejo Sankta Francisko (katolika), ambaŭ belaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Paroĥestra domo de Sömmerda

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 225-226

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri la preĝejo