Preĝejo Sankta Cecilio (Rábatöttös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Cecilio
Preĝejo Sankta Cecilio en Rábatöttös
Preĝejo Sankta Cecilio en Rábatöttös
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rábatöttös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
paroĥo en Rum
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte romaniko, gotiko, ĉefe baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ŝtonoj kaj brikoj
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Cecilio estas historia monumento en vilaĝo Rábatöttös (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble la preĝejeto estis konstruita en la 12-a jarcento aŭ en la sekva jarcento, iom poste turo konstruiĝis. En la 15-a jarcento la preĝejo estis pligrandigita kaj sakristio estis konstruita. Fakto, ke la unua mencio pri la kirko okazis en 1342. La konstruaĵo ne ruiniĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. En 1697 dokumento priskribas difektojn, renovigendajn partojn. La sekva dokumento en 1758 informas pri tio, ke oni uzas la preĝejon, la pli nova sanktejo iĝis plurlatera, tamen restis riparendaj laboroj. En 1771 okazis diversaj renovigaj laboroj, eĉ nova galerio, predikejo, sakristio kaj orgeno estis faritaj. En la sekva jaro 8 belegaj freskoj estis pentritaj. En 1973 arkeologoj esploris la preĝejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en tombejo. Tiu loko ĝuste estas limo inter Rábatöttös kaj Zsennye, tial la preĝejo kuŝas en teritorio de ambaŭ vilaĝoj. La sanktejo apartenas al Zsennye, la navo al Rábatöttös. En mezo de la fasado la kvadrata turo iomete reliefas, en ties mezo funkcias la enirejo. La turopinto estas piramido. La tegmento ĉiam estis kovritaj per ŝindoj, lastfoje oni kovris ĝin en 1840. Interne sub la sanktejo kripto troviĝas.

Kermeso okazas en la 22-a de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.