Preĝejo Sankta Floriano (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Floriano
Preĝejo Sankta Floriano en Budapeŝto
Preĝejo Sankta Floriano en Budapeŝto
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Floriano estas grek-katolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en urboparto Buda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bavara enmigranto konstruis simplan hospitalan katolikan kapelon omaĝe al Sankta Floriano inter 1750-1753. En la sekvaj jaroj la vizitantoj pliiĝis, tial li trakonstruigis pli granda ekde 1759. Intertempe la bavaro mortis, li estis entombigita en la kapelo. La pli granda kapelo pretiĝis en la sekva jaro. En 1785 la reĝo deklaris la apudan civilan hospitalon milita hospitalo, eĉ baldaŭ ĝi estis kazerno. En 1856 oni konstruis novan turpinton, tamen pro la kazerno la katolikoj ne vizitis la kapelon. En 1920 la eklezio transdonis ĝin al la grekokatolikoj kaj ili restaŭris ĝin en 1924 kaj la originaj barokaj mebloj estis forigitaj. Pro la kontraŭinundaj laboroj la ternivelo estis pli alta sur la strato, tial en 1936 la konstruaĵo estis suprenlevita 140 centimetrojn fare de Lajos Fridrich (arkitekto). Poste oni faris la necesajn renovigajn laborojn. En 1945 malgranda, inter 1989 - 2003 plenaj restaŭradaj laboroj okazis. Intertempe en 1987 la sakristio estis pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ trotuaro ĉe malgranda parko. Kruco 3 metrojn alta estas videbla en la parko. La fasado estas simetria, la turo altiĝas kaj reliefas meze. En la fasado en niĉoj estas videblaj statuoj ekzemple pri Sankta Floriano. Malantaŭ la turo situas la navo, poste la duonronda absido, fine la rektangula sakristio.

Kermeso okazas en la 4-an de majo, sed plej ofte en la dua dimanĉo de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.