Preĝejo Sankta Georgo (Jobbágyi)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Georgo
Preĝejo Sankta Georgo en Jobbágyi
Preĝejo Sankta Georgo en Jobbágyi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jobbágyi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Ecseg
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste gotiko, fine baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Jobbágyi, en centro de la vilaĝo sur malalta monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La defenda ŝtonmuro kun apogpilieroj estis konstruita en 1332, do la kirko de Jobbágyi estas nepre pli malnova. Laŭ nuntempe trovita fenestro la konstruo okazis en la 13-a jarcento. En fino de dominado de turkoj la kirko ruiniĝis, sed en 1693 ĝi jam estis en bona stato. En 1775 la kirko estis trakonstruita, en 1796 ĝi estis pligrandigita, en 1802 konstruiĝis la baroka turo. En 1829 la kirko estis renovigita, depost la 1-a mondmilito apogpilieroj apud la absidon estis konstruitaj. Ĉirkaŭ 1910 orgeno estis farita kaj en 1927 trakonstruita. La preĝejo plene renoviĝis en 1999.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La fasado estas simetria, meze la enirejo estas videbla, la plej supre la turo altiĝas kun bulboforma pinto. En la fasado menciindas du niĉoj kun skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Elizabeto de Hungario. Dum la mezepoko la navo estis ĝemela, similaj kirkoj estis konataj nur en Supra Hungarujo. Pro la trakonstruoj la ĝemelnavoj malaperis. La absido estas rektangula kaj sakristio troviĝas apud la absido. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1831, la internaj muroj estis pentritaj en 1960.

La menciita defenda muro estas ronda kun ĉirkaŭ 36 m diagonalo kun larĝo 0,7 m. Nuntempe parte ĝi estas jam malkonstruita.

Kermeso okazas la 24-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La meza, mezepoka navoparto