Preĝejo Sankta Jakobo (Árpás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Jakobo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Árpás, Mórichida
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Premonstrata preĝejo de Apostolo Sankta Jakobo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, apud vilaĝo Árpás. Tiu konstruaĵo apartenas al la plej gravaj mezepokaj restaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni fondis subepiskopejon en tiu loko en 1251 (aŭ iomete pli frue). Inter 1526-1577 monaĥinoj vivis en la monaĥejo. En 1750 la preĝejo ricevis grandparte barokan formon. En 1860 la preĝejo jam estis ruina. En 1930 la preĝejo ricevis novan tegmenton, post 5 jaroj ankaŭ aliaj riparoj okazis. En 1992 restaŭradoj okazis, tiam laŭeble oni prezentis la malnovajn restaĵojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas 2 simetriajn turojn inter la ĉefenirejo. La konstruaĵo havas unusolan navon, la sanktejo estas rektangula. La ĉefaltara bildo estis pentrita en la 1660-aj jaroj kaj prezentas la tiaman papon, imperiestron, banuson, episkopon kaj aliajn figurojn. La proksima bildo estis pentrita en la 1790-aj jaroj pri Sankta Jakobo. La flankaj barokaj altaroj estas videblaj ekde la 18-a jarcento.

Kermeso okazas supozeble en la 25-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.