Preĝejo Sankta Jakobo (Ilmenau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo-kirko en Ilmenau, de ueste

La Preĝejo Sankta Jakobo (germane: St.-Jakobus-Kirche) estas bela protestantisma kirko en Ilmenau, Germanio, kaj sendube la plej grava en la urbo. La ilmenau-anoj mem nomas ĝin simple Urba kirko. La komunumo apartenas al la Ekleziaro Arnstadt-Ilmenau de la Evangelia eklezio en Meza Germanio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko troviĝas en la kerno de la historia urbo. Norde estas la kirkoplaco kun la Lutero-kandelabro. Eoste troviĝas la paroĥuja domo kun ĝardeno. La kirko unuigas du stilojn: la eosta parto kun la ĥorejo estas de malfrugotika origino, dume la okcidenta parto kun 65 metrojn alta turo estas baroka. La navo kirka kaj la malsupra turero estas el sabloŝtono, puce surkalkitaj kaj flave farbitaj. La trabaro de la navo estas ligna, kun supraj ruĝaj brikoj. En la turo pendas pluraj kampanoj el ŝtalo mulditaj ĉiuj en la 1923-a jaro. Ĉiutage kunsonas la kampanoj je la 7-a matene kaj la 7-a vespere, kiu tradicio ankoraŭ venas el tempo kiam tiamaniere anoncitis la du alternantaj skipoj de la ministoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭula kirko samloke estis jam ekde la 12-a jarcento. La unua kirko estiĝis en la 12-a jarcento, romanika halo-apsido-konstruaĵo. Ĝin anstataŭigis oni ĉirkaŭ la jaro 1450 per malfrugotika halo-kirko. Malfeliĉe tiu ĉi konstruaĵo forbrulis en 1603 dum la granda urba incendio. Kun etaj ŝanĝoj faritis nova kirko - kiu ankaŭ mallonge restis. Ĉar en 1624 ĝi forbrulis. Poste oni faris renesancstilan kirkon havantan ankoraŭ malfrugotikan ĥorejon.

En 1752 estis la plej terura incendio; tiam la preĝejo kvazaŭ komplete detruitis. Nur la malsupra parto de la turo kaj de la ĥorejo postrestis, kiujn partojn oni enkorpigis en la novan konstruaĵon por ŝpari kostojn. Komisiitis pri novkonstruo Gottfried Heinrich Krohne, kiu baldaŭ poste mortis. Pro financaj kialoj de la dukoj de Vajmaro oni decidis paŭzigi la novkonstruon. Nur en 1760 Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach ekzorgis pri nova kirko donante monon. Tiamaniere jam en advento 1761 ĝi povis esti konsekrata. Intertempe oni estis farinta la diservojn (1752-61) en la Kirko Sankta Kruco sur la Malnova tombejo. Turo-finkonstruo estis ne antaŭ 1770.

En 1989 startis en tiu ĉi preĝejo en Ilmenau la lokaj protestoj kontraŭ la komunisma GDR-diktaturo. Monumento ĉekirka memoras tiujn semajnojn antaŭ la Turniĝo kaj la viktimojn de la diktaturo. Inter 1990 ĝis 2006 iĝis ampleksaj restaŭradlaboroj. En la unua advento-dimanĉo 2006 dankitis diserve por la fino de tiuj laboroj.

Interno kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

La interno estas malfrubaroka, tamen mankas - pro ŝparemo mallibervola dum la konstruo - la ĉe barokaĵoj tipa pompo. Ekzistas po unu duetaĝa galerio norde kaj sude. Baptopelvo, altaro kaj ambono unulineas en la ĥorejo. La ambono estas ankoraŭ la plej splenda meblo en la kirko.

Kontraŭe al la altaro videblas la orgeno de la jaro 1911 konstruite fare de la firmao Walcker el Ludwigsburg. Temas pri la plej granda romantika eklezia orgeno de tuta Turingio se kalkuli la registrojn. Ĝi havas 4.500 orgenfajfilojn, estas 10 metrojn alta kaj 7 metrojn larĝa. Okaze de la 100-a datĝeveno naskiĝtago de la franca komponisto Olivier Messiaen oni aŭdigis surloke lian kompletan orgenverkaron. En 2017 la orgeno profunde reparitis fare de la firmao Christian Scheffler el Jacobsdorf-Sieversdorf.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo St.-Jakobus-Kirche (Ilmenau) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.68555555555610.915277777778