Preĝejo Sankta Laŭrenco (Győrszemere)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Laŭrenco
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Győrszemere
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Tét
paroĥo loke, sed la zorganto en Tét
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo martiro Sankta Laŭrenco estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Győrszemere (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en la 15-a jarcento gotika kirko estis konstruita. Ĝi estis detruita fare de turkoj en 1683 kaj denove dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en 1704. La rekonstruo okazis en 1749 laŭ baroko. Pli frue jam dum la turka erao la loĝantoj estis parte katolikoj, kalvinanoj kaj luteranoj, la kirko apartenis plej ofte al la kalvinanoj. En 1744 la katolikoj reakiris la preĝejon. La orgeno alvenis en 1912 kaj en 1985 ĝi estis trakonstruita. La kirko mem plene renoviĝis en la 1990-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo, proksime estas ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. la plej supre la turo altiĝas same meze. La turopinto estas svelta plurlatera piramido. La navo finiĝas en plurlatera absido kun apogpilieroj. La altara bildo prezentas Sanktan Laŭrencon.

Kermeso okazas la dekan de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.