Preĝejo Sankta Mateo (Salföld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mateo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Salföld
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Tapolca
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Mateo la evangeliisto estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Salföld.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi loko estis preĝejo jam en la mezepoko, ja laŭ eklezia priskribo en 1745 estas videblaj bone la ruinoj. En 1769 pli nova kirkoparto estis konstruita kun sanktejo kaj navo, en 1818 la sakristio, en 1843 la turo estis alkonstruita. La orgeno estis farita en 1820, renovigita en 1882. Incendio faris difektojn en 1876, sed poste oni renovigis la konstruaĵon kaj Károly Jakobey pentris la pli novan altaran bildon pri Sankta Mateo. La preĝejo estis pentrita interne en 1967, ekstere en 1983.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas, meze funkcias la enirejo. La absido estas duonronda. La ligna ĉefaltaro estis skulptita en la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 21-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.