Preĝejo Sankta Nikolao (Tarnaörs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tarnaörs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Jászberény
paroĥo loke, sed la zorganto en Jászárokszállás
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Tarnaörs (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kirko aperis jam sur eklezia paroĥa listo el 1332. Depost dominado de turkoj la kirko estis forlasita (1696). En 1723 ĝi estis renovigita (poste en 1746 kaj 1754), sed la paroĥo funkciis en Erk. Laŭ priskribo el 1766 la kirko jam estis en bona stato, poste en 1789 ĝi estis pligrandigita laŭ baroko tiel, ke la mezepoka parto iĝis nur flankokapelo. Trakonstruoj okazis inter 1759-1772 kaj 1807-1813 laŭ baroko. La orgeno estis farita en 1869.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en granda korto. Ĉe la korta enorejo estas videblaj ŝtonaj leonoj el la malkonstruita loka kastelo ekde 1960. Apud la fronto estas videbla ŝtona kruco el 1830. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. La navo finiĝas en rektangula absido same alta, sed iomete pli mallarĝa, ol la navo. Kvadrata sakristio estas algluita al fino de la absido. La internaj muroj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj.

Lőrinc Orczy estis entombigita en la kirko en 1789.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.