Preĝejo Sankta Nikolao (Gyöngyössolymos)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Gyöngyössolymos
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Gyöngyössolymos
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyössolymos
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko (turo), baroko
Konstruado
Specifo
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo la turo el ŝtonoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Nikolao estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Gyöngyössolymos (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke tiu ĉi kirko estis konstruita en la 14-a jarcento, eĉ laŭdire estis jam kirko el la 11-a jarcento. Dum dominado de turkoj la kirko neniiĝis escepte la turon, kiun la turkoj uzis kiel sentinelejo. Inter 1702-1711 oni konstruis la restintajn partojn de la kirko. Trakonstruoj okazis inter 1759-1772 kaj 1807-1813 laŭ baroko. La orgeno estis farita eble en 1880 por preĝejo ĉe Miskolc. Post dufoja trakonstruoj ĝi estis metita al Gyöngyössolymos en 1903.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola laŭ trotuaro de la ĉefvojo. Apud la fronto estas videbla ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas, sed pli supre la turo estas jam okangula. Malsupre ĉe la turanguloj la plej bone po unu apogpilieroj reliefas. Inter la pilieroj estas videbla la enireja pordo. La navo finiĝas en rektangula absido same alta, sed iomete pli mallarĝa, ol la navo. Escepte la kutimojn la malgranda sakristio estas algluita al fino de la absido. La internaj muroj estis pentritaj en la 20-a jarcento. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1814. Ĝi prezentas Sanktan Nikolaon kun pastroj inter infanoj.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.