Preĝejo Sankta Stefano (Országút)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, kvartalo Országút
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo unua martiro Sankta Stefano estas romkatolika historia monumento en Budapeŝto, en kvartalo Országút. Ĝi estas konata ankaŭ „landvoja preĝejo”, ĉar ĝi etendiĝis laŭ grava ladvojo (nun tio estas jam bulvardo Margit).

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble en tiu loko en la mezepoko Aŭgustenanoj havis preĝejon, kiu ruiniĝis dum dominado de turkoj. Post la turka erao aŭgustenanoj revenis kaj ili konstruis kapelon en 1707. Apude inter 1727 kaj 1737 ankaŭ monaĥejo konstruiĝis. Ĝi estis malgranda, tial inter 1753 kaj 1770 jam preĝejo estis konstruita. En 1785 la ordeno estis malpermesita, franciskanoj ricevis tiu ĉi preĝejon. Ili konstruis inter 1835 kaj 1841 novan monaĥejon, krome aliaj arkitektaj ŝanĝoj okazis. En 1843 pro la pli granda orgeno la galerio en la preĝejo estis pligrandigita. En 1884 la internaj muroj plene estis pentritaj. En 1900 pro larĝigo de la bulvardo la preĝejo kaj la monaĥejo jam situas laŭ la trotuaro. En 1947 interne, en 1951 ekstere la preĝejo renoviĝis, la sekva renovigo okazis en 1993.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kun la monaĥejo etendiĝas inter aliaj domoj laŭ la bulvardo en Buda. La preĝeja fasado estas 2 simetriaj turoj, inter ili situas la enirejo. Inter la turoj pli supre estas niĉo kun Sankta Maria. Ankaŭ la turoj havas po unu niĉon pri Sankta Monika kaj Sankta Nikolao de Tolentino. Inter la turoj plej supre timpano (arkitekturo) estas videbla. Interne tute la baroka stilo dominas.

Entombigitoj[redakti | redakti fonton]

Kermeso okazas en la 26-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.