Preĝejo Sankta Triunuo (Kecel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Kecel
Paroĥa preĝejo Sankta Kruco en Kecel
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecel
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Dato de konsekro 1738
Konsekrinto Gábor Patasich
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 200 homoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Sankta Triunuo estas religia monumento historia, ankaŭ la plej malnova konstruaĵo en urbo Kecel (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Kecel kirko estis konstruita en 1738 en loko de ruinoj (eble pli frue estis tie detruita kirko). En 1802 ĝi estis pligrandigita, ĉar la kapacito ne sufiĉis. En 1838 pesto okazis, poste la preĝejo prenis la titolon Sankta Triunuo. József Angster kreis la orgenon, kiu estis premiita en 1879 kaj post 2 jaroj ĝi ekfunkciis en la preĝejo. La freskoj estis pentritaj en la 1960-aj jaroj, samtempe la orgeno estis modernigita. Tiutempe ankaŭ la preĝejo estis renovigita. En 1987 la orgeno denove estis renovigita. La konstruaĵo ekstere estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto en parko, antaŭe kruco estas videbla. La parko estis kreita en 1930 kaj estas tie videblaj statuoj pri Sankta Triunuo kaj Johano Nepomuka. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La absido flanke havas po unu sakristiojn. La ĉefaltaro estas klasikisma, ties bildo prezentas la Sanktan Triunuon. Pluraj statuoj ornamas la internan spacon.

Kermeso okazas en dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.