Preĝejo Sankta Triunuo (Velemér)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Triunuo
preĝejo Sankta Triunuo en Velemér
preĝejo Sankta Triunuo en Velemér
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Velemér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Statuso filio de Kercaszomor
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ŝtonoj kaj brikoj
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Velemér ekster la vilaĝo.

Aerfoto pri la preĝejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis supozeble inter 1250-1300. La unua mencio okazis nur en 1360. Tiutempe Velemér estis eklezia centro de 10 vilaĝoj. La freskoj pentriĝis en 1378. La turkoj ne atingis tiun areon, sed depost 1650 kalvinanoj profitis la preĝejon. Ili pentris per kalko la freskojn por ne vidi ilin. La katolikoj reakiris la preĝejon en 1733, sed mankis energio por la renovigo, tial ĝi estis forlasita. En 1863 Flóris Ferenc Rómer konstatis valorojn de la jam ruiniĝintaj konstruaĵojn. Li iniciatis la rekonstruon.

Pro incendio inter 1894-1904 denove renovigo okazis. Post arkeologia esplorado renovigo okazis ankaŭ en la 1960-aj jaroj. La lasta restaŭro okazis en 2001.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la preĝejo

La preĝejo situas sola en rando de arbaro. La fasado konsistas el kvadrata turo, kies piedo la enirejo funkcias. Post la turo la pli larĝa, simpla kaj brikoforma navo etendiĝas, fine estas plurlatera sanktejo.

Freskoj[redakti | redakti fonton]

La freskoj estis ne nur interne, sed ankaŭe ekstere. Nuntempe pro la longa aĝo de la preĝejo nur precipe la internaj freskoj estas videblaj.

La plej menciindaj freskoj estas Ave Maria, Sankta Mikaelo, Sankta Anna kun Sankta Maria. 12 apostoloj.

Interno de la preĝejo

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo, krome la 20-an de aŭgusto. La preĝejo ne estas uzata por regulaj mesoj, ptecipe turistoj vizitas ĝin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]