Preĝejo Stefano la 1-a (Alsópetény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Navo de preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Alsópetény
Navo de preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Alsópetény
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Alsópetény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
paroĥo en Nézsa
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La romkatolika preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas eklezia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Alsópetény.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento (aŭ en la antaŭa jarcento). Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis, poste en 1724 kaj 1759 la loka bienulo rekonstruis ĝin. En 1759 estis konstruita la aparta baroka kampanilo, apude en 1791 monumento pri István Werbőczy, fine ankaŭ krucifikso estas videbla. Pli frue sonorilostablo funkciis apud la kirko. En 1924 la kirko ekstere estis renovigita, pli novaj renovigaj laboroj okazis inter 1960-1963, tiam oni trovis mezepokajn niĉojn. En la 1990-aj jaroj plenaj restaŭraj laboroj okazis (kun la kampanilo kaj monumento).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto apud ĉe jam forlasita tombejo. La ĉefenirejo kun tri fenestroj troviĝas en la fasado. La gotika absido estas oklatera kaj havas apogpilierojn. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido. La baroka navo estas iomete pli larĝa, sed same alta, ol la absido. Ankaŭ la navo havas enirejon, sed tra vestiblo. Interne la ĉefaltaro estas baroko el la 18-a jarcento, ties pentraĵo prezentas Stefanon kun la krono. Estas ankaŭ flankaj altaroj.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.