Preĝejo Stefano la 1-a (Dióskál)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Dióskál
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Dióskál
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dióskál
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Keszthely
Statuso paroĥo ekde 1788
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 25 m
Larĝo 7,5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Dióskál.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kirko estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento dediĉita al Sankta Kruco. Paŝo post paŝo dum dominado de turkoj la preĝejo ruiniĝis. La katolikoj rekonstruis ĝin laŭ baroko en 1758, tamen la sanktejo restis gotika. En 1788 la paroĥo ekfunkciis, la nova konsekra titolo estis Stefano la 1-a (Hungario). En 1888 la preĝejo trakonstruiĝis. En 1929 la galerio estis pligrandigita. La orgeno estas aŭdebla de 1910, post 2 jardekoj ĝi estis trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur montetopinto. Pli malsupre estas videbla kolono pri Sankta Triunuo kaj statuo pri Johano Baptisto (1800). La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. En mezo de la turo funkcias la enirejo. Sur la ekstera muro memortabulo estas legebla pri Benedek Virág (1930). La absido estas plurlatera. Sakristio aliĝas al la navo.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.