Preĝejo Stefano la 1-a (Rakamaz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rakamaz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Polgár (urbo)
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Zsolt Zsanda
Konstruado 1937
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rakamaz Szent István u. 137.
vdr

La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika monumento historia en urbo Rakamaz (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumentoj jam kirko dediĉita al Sankta Kruco funkciis en la 14-a jarcento en tiu loko. En 1440 kaj ĉirkaŭ 1660 la vilaĝo estis detruitaj kaj senhomigitaj, intertempe kalvinanoj alvenis en la 16-a jarcento. En 1728 katolikoj el Aŭstrio alvenis. Ili fondis paroĥon en 1729 kaj konstruis preĝejon en 1734. La nazioj plene detruis ĝin en 1944. La nun videbla kirko estis konstruita en 1960.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola en korto inter abioj. En la korto estas videbla ankaŭ ŝtona kruco. La fasado estas malsimetria, ĉe la dekstra angulo kvadrata turo malreliefas. La turo havas 2 sonorilojn. La kubeca navo konsistas el 3 navoj, la duonronda absido havas po unu flankajn ejojn. La tegmento estas ebena. Interne la instalaĵoj devenis el la malnova kirko, ĝustatempe savitaj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.