Preĝejo Stefano la 1-a (Rudabánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Rudabánya
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Rudabánya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rudabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szendrő
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado 19121914
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rudabánya, Gvadányi utca 51.
vdr

La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Rudabánya (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri (tiam katolika) frugotika kirko dediĉita al Sankta Nikolao en tiu loĝloko okazis en 1332, kiun la kalvinanoj akiris en 1595. Ekde tiam ĝis la 20-a jarcento la kavinana religio estis la majoritata en Rudabánya. La katolika preĝejo nun videbla estis konstruita inter 1912-1914, la paroĥo funkciis en Szuhogy. La orgeno ekfunkciis en 1914. La paroĥa rajto alvenis en 1941.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kie estas videblaj ankaŭ kapeleto Lourdes-a kaj statuo pri aglo, kvazaŭ simbolo de Hungario. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Ĉe piedo de la turo la enirejo funkcias. La turpinto estas plurlatera piramido. La murpentraĵoj estas kreaĵoj de István Takács (pentristo).

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.