Preĝejo Stefano la 1-a (Vasalja)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Vasalja
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Vasalja
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vasalja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Őrség
Dato de konsekro 2007 (lasta)
Konsekrinto András Veres
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vasalja (iam nomata) Pinkaszentkirály.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Ĝi estis pligrandita kaj trakonstruita en la malfrua 18-a jarcento. La paroĥo refondiĝis en 1789. La turo estis konstruita ĉirkaŭ en 1800, tiam la mebloj ĉefaltaro kaj predikejo estis nove faritaj. La orgeno alvenis en 1890. En 1994 arkeologoj esploris la konstruaĵon, ili trovis enmuritajn pordon, fenestron, ornamaĵojn. Ili estas jam videblaj, la freskoj estis renovigitaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas malsimetria. En mezo de la fasado reliefas la turo, tie estas la ĉefenirejo. Dekstre situas kovrita ŝtuparejo al turo. En fino de la navo plurlatera absido etendiĝas kun sakristio.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo en Vasalja
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.