Preĝejo Vizito de Maria (Vértessomló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Vizito de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vértessomló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Vértes
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Vizito de Maria estas romkatolika pilgrimloka historia monumento en Hungario, en vilaĝo Vértessomló.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri katolika konstruaĵo okazis en 1426. Ekde 1543 la regiono apartenis al la Osmana Imperio. Post dominado de turkoj germanaj migrantoj alvenis, kiuj trovis tie nur kadukan kapelon. Grafo zorgis pri la rekonstruo, eĉ ĝi iomete estis pligrandigita inter 1735-1738. En 1736 iu pentris kopion de sankta bildo pri Sankta Maria por la kapelo, la bildo generis pilgrimadojn. Plurfoje okazis renovigaj laboroj (1752, 1770), en la frua 19-a jarcento kaj inter 1851-1852 la kapelo estis pligrandigita pro la granda pilgrimado. En 1875 oni faris unuecan formon inter la diversaj konstruadoj. En 1880 kaj 2001 la konstruaĵo denove renoviĝis. La orgeno estis farita en 1938. En 2011 tertremo okazis, tial post 3 jaroj estis faritaj la necesaj riparoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La iama kapelo (jam levita al paroĥa preĝejo) situas sola sur monteto ĉe rando de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze, malsupre la enirejo funkcias, al kiu 8 ŝtupoj kuras supren. proksimume meze estas malgranda ovaloforma fenestro, la plej supre timpano. En mezo de timpano malgranda kvadrata fenestro situas. La kirko havas nur malgrandan ornamturon el ligno. Post la navo etendiĝas la kvadrata sanktejo, - ŝajnas - origine ĝi estis la mezepoka kapelo. La sanktejo estas kovrita per kupolo. Finiĝo de la preĝejo estas duonronda absido. Longa teretaĝa alo aliĝas al la sanktejo, ili kune formas L-majusklon. Ankaŭ al la navo aliĝas teretaĝa parto kun aparta enirejo. Interne sur la menciita kupolo freskoj estas videblaj (Sankta Triunuo, anĝelo kun bebo). La sankta bildo estas videbla en la ĉefaltaro. Estas ankaŭ flankoaltaro farita en 1773. ornamaĵoj de la predikejo estas la 4 evangeliistoj.

Kermeso okazas la 2-an de julio, tiam okazas ankaŭ la pilgrimado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.