Preĝejo apostolo Sankta Andreo (Salgótarján)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo apostolo Sankta Andreo
Preĝejo apostolo Sankta Andreo en Salgótarján
Preĝejo apostolo Sankta Andreo en Salgótarján
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Salgótarján
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Salgótarján
paroĥo loke, fondita en 1944
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, poste baroko, la turo estas novgotika
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo apostolo Sankta Andreo estas romkatolika historia monumento en urbo Salgótarján (Hungario), ĝis 1973 en vilaĝo Zagyvaróna. Ekde 1973 la preĝejo estas la plej malnova restinta konstruaĵo de Salgótarján.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en tiu loko estis kirko en 1300, laŭ profana fonto ĝi konstruiĝis en la 14-a jarcento. Iom poste sed en la sama jarcento pli nova sanktejo estis konstruita. La mezepokaj partoj parte perdiĝis pro la trakonstruo en la 18-a jarcento. La alta turo konstruiĝis en 1896, en la sama jaro oni konstruis la orgenon, kiu estis trakonstruita en 1948 kaj 1965. En nekonata jaro la kirko restaŭriĝis kaj estas videblaj la romanikaj partoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto en latombejo, sed en apude ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas preskaŭ simetria, meze la kvadrata kaj alta turo plene reliefas. La absido estas rektangula kaj malpli larĝa, sed same alta, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la kirko. Sur la ekstera muro estas videblaj 2 memortabuloj. Interne la ĉefaltaro kaj la predikejo estas baroka. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1934.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post 30-a de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.