Preĝejo Ĉieliro de Maria (Ercsi)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Ercsi
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Ercsi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Dato de konsekro | 1781 |
Konsekrinto | Ignác Sellyei Nagy (unua episkopo de Székesfehérvár) |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1762–1767 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Ercsi, kie ĝi troviĝas en la urbocentro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua kirko konstruiĝis en la tiama Erchy en 1332, kiun la turkoj okupis post 1526. Dum dominado de turkoj franciskanoj el Bosnio aranĝis la religiajn servojn. En 1698 oni konstruis preĝejon ĉe la Danubo. Familio Szapáry [sapAri] konstruis la nun videblan preĝejon en la 1760-aj jaroj. La unua orgeno alvenis en 1778, la sekvaj en 1912 kaj 1948. Ekde 1855 la preĝejo invitas pilgrimantojn.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur malgranda monteto kaj havas unusolan brikoforman navon. En la mezo de la fasado situas la turo. Sub la turo estas la enirejo. La sanktejo estas duonronda, apude situas la sakristio. La interna bildo estis pentrita en 1772. La barokaj mebloj kaj la predikejo estis faritaj en la 18-a jarcento. Sankta bildo pri Dipatrino estas videbla ĉe la flanka altaro pri sankta Jozefo.
Kermeso kaj ankaŭ pilgrima tago okazas la 15-an de aŭgusto aŭ en la proksima dimanĉo.