Preĝejo Patrono de Hungaroj (Rákosliget)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Rákosliget
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Rákosliget
paroĥopreĝejo • filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1915
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1920
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1914–1915
Specifo
Alto 29 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Patrono de Hungaroj estas romkatolika paroĥa preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákosliget. En tiu kvartalo ĝi estas la unusola katolika preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Rákosliget oni planis katolikan preĝejon jam en 1903, sed la konstruo komenciĝis nur en 1914. Pli frue en 1910 oni aĉetis domon por paroĥo, kiu estis pligrandigita en 1928, 1936 kaj 1984. La sakristio pretiĝis en 1936. En 1952 ĉefaltaro estis portita el fora kapelo, la origina altaro estis portita al preĝejo de vilaĝo Szedres. En 1984 aparta lernoĉambro funkcias ĉe la preĝejo. En 1992 la kapela ĉefaltaro estis reportita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kvadratforma turo situas super la enirejo. La konstruaĵo havas unu navon, al kiu aliĝas sakristio kaj lernoĉambro. La plej nova ĉefaltaro prezentas Sanktan Karolon, Stefanon la 1-an (Hungario) kaj Dipatrinon. Ĉe la sanktejo estas ronda fenestro, kie estas vitra bildo pri Sankta Spirito, kiel kolombo. Ankaŭ la ceteraj fenestroj prezentas diversajn sanktulojn. Ĉe la enirejo estas skulptaĵo pri Sankta Maria kaj Jesuo dormanta.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.