Preĝejo Johano Nepomuka (Várdomb)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Johano Nepomuka
Preĝejo de Johano Nepomuka en Várdomb
Preĝejo de Johano Nepomuka en Várdomb
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Várdomb
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17861787
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Várdomb.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko estis konstruita en la 1780-aj jaroj por la germandevena loĝantaro. En 1838 pro incendio la preĝejo bruldetruiĝis, sed poste oni rekonstruis ĝin. Orgeno estis farita en 1951 por abatejo de Pécsvárad. La muzikilo trovis novan lokon en tiu preĝejo en 1965.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola havanta po unu turon kaj navon. En mezo, sube de la fasado troviĝas la enirejo. Pli supre niĉo kun skulptaĵo pri Sankta Maria kun bebo estas videbla. La plej supre la turo altiĝas. La absido estas arkoforma kaj pli mallarĝa, ol la navo, apude estas sakristio. Interne ĉe la orgeno estas impona, kara bildo pri La lasta vespermanĝo supozeble pentrita en la 16-a jarcento. Tiu bildo origine estis videbla en abatejo de Tolna (urbo). La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1886.

Kermeso okazas dimanĉe ĉirkaŭ en la 16-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.