Preĝejo Naskiĝo de Maria (Perkáta)
Paroĥa preĝejo de Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Perkáta
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Perkáta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Perkáta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kirko okazis en 1400 sed supozeble la konstruo okazis pli frue, eble en la 13-a jarcento. En 1526 la turkoj detruiĝis ĝin, tial oni konstruis novan preĝejon en 1757. Inter 1775-1779 la sanktejo estis pligrandigita kaj tiam konstruiĝis la turo. La preĝejo havas orgenon ekde 1811. Inter 1914-1918 oni konstruis la flankonavojn. En 1927 (poste en 1945 kaj 1965) la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo staras sola en korto, kie situas ankaŭ kolono de Sankta Triunuo de 1843. La preĝejo havas 3 navojn, unu turon kaj du kupolojn (kvazaŭ turetojn). Interne ĉe la enirejo estas videblaj skulptaĵoj pri Sankta Antonio, Sankta Francisko el Asizo kaj Johano Nepomuko. En la maldekstra navo situas la Sankta Tombo kun tuko de Veronika. La altara bildo prezentas Dipatrinon laŭ Czestochowa kaj apude estas Sankta Floriano. En la dekstra navo estas bildo pri morto de Sankta Jozefo farita en 1779 kaj pri Koro de Jesuo. La ĉefaltaro prezentas tion, ke la loĝantoj dediĉas la preĝejon al Sankta Maria.
Sub la preĝejo kriptoj troviĝas.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.