Preĝejo Sankta Kruco (Berzence)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Kruco
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Berzence
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Berzence
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Berzence
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1763
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17601767
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Apoteozo de Sankta Kruco estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en ĉefstrato de Berzence.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Berzence kirko estis konsekrita jam en 1332. Post dominado de la turkoj oni tuj konstruis lignan preĝdomon. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1760-aj jaroj. La orgeno muzikas ekde 1892.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas 2 partojn: unue estas navo, el kio super la enirejo elkreskas la turo. Post la navo estas la kvadrata sanktejo, kiu estas pli larĝa, ol la navo. Sur la fronto estas skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Interne la ĉefaltaro prezentas krucumon de Jesuo fare de Stefano Dorffmaister. En la navo estas videblaj bildoj pri Ignaco Lojola kaj Sankta Georgo. Bildo de la flanka altaro prezentas Sanktan Antonion el Padovo. Ĉe la predikejo la sidantaj anĝeloj simbolizas kontinentojn tiam konatajn: Eŭropon, Azion, Afrikon kaj Amerikon. Apude bildo situas pri Johano Nepomuko. Fine estas menciinda bildo pri Sankta Karolo.

La mebloj estas originaj el la 1760-aj jaroj.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.