Preĝejo Sankta Triunuo (Jászárokszállás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Triunuo
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Jászárokszállás
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Triunuo en Jászárokszállás
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jászárokszállás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17611767
Specifo
Alto 42 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Jászárokszállás.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko konstruiĝis en 1630 (laŭ alia informo jam en 1458), la nun videbla en la 1760-aj jaroj, sed la turo restis la malnova. En 1787 ankaŭ la turo estis plene trakonstruita. La orgeno ekfunkciis en preĝejo de Óbuda en 1760, baldaŭe ĝi estis aĉetita por tiu preĝejo. En 1937 ĝi renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas unusolan kvadratan turon super la ĉefenirejo kaj unusolan navon. Fino de la sanktejo estas ronda, apude estas la sakristio. La eksteraĵo estas simpla, nur skulptaĵoj pri Sankta Petro, Sankta Paŭlo, kaj Ladislao la 1-a (Hungario) estas videblaj. En la korto ŝtona kruco situas de 1800. La interna parto estas ornamriĉa. Post la ĉefenirejo galerio situas. La ĉefaltaro prezentas Sanktan Triunuon (1770-1773). La aliaj 2 altaroj estas dediĉitaj al Sankta Antonio kaj Sankta Francisko. Ties bildoj estis pentritaj inter 1947-1951.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.