Preĝejo dekanuja kaj paroĥa (St. Johann im Pongau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
katolika dekanuja kirko en St. Johann
interno

Belega romkatolika Dekanuja paroĥpreĝejo (germane: Dekanatspfarrkirche St. Johann) troviĝas en St. Johann im Pongau, Aŭstrujo, situante urbokerne sur alteco de 616 metroj. Ĝiaj patronoj estas Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto. Pro sia majesteco ĝi kromnomiĝas katedralo de Pongau. Tuj norde troviĝas la belega Kapelo Sankta Anno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de kirko en la 924-a jaro estis, kio evidentiĝas el ĉefepiskopaj dokumentoj. En 1074 lokonomo johana (ad sanctum Johannem in villa) aperis. De 1290 evoluo je urbo klaris kaj ĉ. 1329 preĝejo samgrunde kiel nun estis starigita. Verŝajne temis pri ligna aŭ eĉ ŝtona kirko kun turo. En la 31.5.1855 fajrego detruis komplete la centron; en 1857 ekis refariĝo de kirko, de novgotikaĵo kun tri navoj, laŭ planoj de la munkenano Georg Schneider. En 1871 la turo terenfalis. Inter 1873 kaj 1876 la nuna, fortimpresa duobla tura tuto estiĝis, antaŭ trinava hala konstruaĵo kaj ununava ĥorejo. La aferojn planis Josef Wessicken; la tura alteco estas de 62 metroj.

La longeco de la kirko vere imponas: 60 metroj. Jenas aliaj mezuroj: larĝeco = 30 m, volba alteco = 20 m, fasada alteco = 33 m.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro de 1881 estas en formo de gotika skrino kun tri baldakenaj niĉoj, en kiuj kuŝas figuroj de Jozefo de Nazareto kaj Johano la Baptisto flanke al krucumitaro (kun etaj aliaj flankantaj figuroj). Spekteblas ankaŭ en ornamsurmetitaj artaĵoj pri la sanktuloj Johano Nepomuka kaj Floriano. La meza balkadeno permesas rektan trarigardon al la ĉefvitralo sur kiu estas prezentata Kristo kiel savinto de la mondo.

En la interrompita pinaklo-tureto salutas onin Ruperto de Salcburgo, Dionizio kaj Nikolao de Mira kiuj devenas el alia altaro (ĉ. 1500); sufokite pro la novgotika ĉirkaŭo ili apenaŭ rekoneblas.

La maldekstra flanka altaro de 1885 estas dediĉita al la Mario, reĝino de la rozario; la dekstra flanka altaro al la senmakula koncipiĝo kies dogmon proklamis en 1854 lia papa moŝto Pio la 9-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.34861111111113.204722222222