Prentice Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prentice Hall
eldonejo • libroeldonejo
Komenco 1913 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Upper Saddle River
Agokampo programaro
Retejo Oficiala retejo
vdr

Prentice Hall estas estas usona eldonisto kiu publikigas librojn por instruado kaj kiu estas posedata fare de Pearson PLC. La eldonejo estis fondita en 1913, kaj havas ĉefsidejon en Upper Saddle River, Nov-Ĵerzejo. La eldonisto havas sian merkaton ene de alteduko kaj publikigas presaĵon kaj ciferecan enhavon. Ĝi distribuas siajn teknikajn titolojn per la servo Safari Books Online .

La origine sendependa eldonejo estis fondita en 1913 fare de la jurprofesoro Charles Gerstenberg kaj lia studento Richard Ettinger. La nomo konsistis el la naksnomoj de la patrinoj de Gerstenberg kaj Ettinger [1]. En 1984, Prentice Hall estis akirita fare de Simon & Schuster kaj aŭkciita al Pearson fare de ĝia tegmentofirmao Viacom en 1998 [2].

Prentice Hall estis la unua usona eldonisto de akademiaj libroj kaj lernolibroj, sed ankaŭ donis platformon al tre idiosinkraziaj kaj interesaj aŭtoroj. Ekzemple, Jane Roberts parte publikigis ŝiajn Seth-librojn, kiuj estis sukcesaj en la 1970-aj jaroj, kun Prentice Hall [3].

Parentice-Hall nun estas premsigno de Pearson PLC.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Prentice Hall. Arkivita el la originalo je May 3, 2007. Alirita 2007-05-23.
  2. "Viacom captures Paramount", tribunedigital-baltimoresun. (angle) Arkivigite je 2018-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Seth, Dreams, and Projections of Consciousness, by Jane Roberts (1986), pg. 15. (ISBN 0-9652855-4-5)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]