Preĝejo Marteno de Tours (Óbudavár)
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
Preĝejo episkopo Marteno de Tours en Óbudavár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Óbudavár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
dekanujo | Tapolca |
paroĥo | en Balatoncsicsó |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 80 |
Ligiloj | |
La Preĝejo episkopo Marteno de Tours estas katolika historia monumento en Hungario en Óbudavár.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kirko estis konstruita en 1836 en Óbudavár (laŭ alia fonto en 1839). Eksteraj renovigaj laboroj finiĝis en 2008. Intertempe muzeologoj konstatis, ke tiu ĉi kirko estas bona ekzemplo por prezenti la vilaĝan kirkon en la regiono de Balatono. Fakuloj konstruis ĝuste tian kirkon en la subĉiela muzeo en Szentendre, kie ĝi estas videbla.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ ŝtona krucifikso (1936) kaj ligna monumento (2000), malantaŭ la kirko iama loĝejo por la pastro. La kirka fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo. La kvadrata turo iomete reliefas meze. La navo finiĝas en sesangula absido. Sakristio kun aparta enirejo aliĝas al la absido.
Kermeso okazas en la 11-an de novembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2019-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [2] Arkivigite je 2022-08-13 per la retarkivo Wayback Machine