Preĝejo Sankta Cecilio (Rábatöttös)
Preĝejo Sankta Cecilio | |
---|---|
Preĝejo Sankta Cecilio en Rábatöttös
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rábatöttös |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Sárvár |
paroĥo | en Rum |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | parte romaniko, gotiko, ĉefe baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita el ŝtonoj kaj brikoj |
Ligiloj | |
Preĝejo Sankta Cecilio estas historia monumento en vilaĝo Rábatöttös (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble la preĝejeto estis konstruita en la 12-a jarcento aŭ en la sekva jarcento, iom poste turo konstruiĝis. En la 15-a jarcento la preĝejo estis pligrandigita kaj sakristio estis konstruita. Fakto, ke la unua mencio pri la kirko okazis en 1342. La konstruaĵo ne ruiniĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. En 1697 dokumento priskribas difektojn, renovigendajn partojn. La sekva dokumento en 1758 informas pri tio, ke oni uzas la preĝejon, la pli nova sanktejo iĝis plurlatera, tamen restis riparendaj laboroj. En 1771 okazis diversaj renovigaj laboroj, eĉ nova galerio, predikejo, sakristio kaj orgeno estis faritaj. En la sekva jaro 8 belegaj freskoj estis pentritaj. En 1973 arkeologoj esploris la preĝejon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en tombejo. Tiu loko ĝuste estas limo inter Rábatöttös kaj Zsennye, tial la preĝejo kuŝas en teritorio de ambaŭ vilaĝoj. La sanktejo apartenas al Zsennye, la navo al Rábatöttös. En mezo de la fasado la kvadrata turo iomete reliefas, en ties mezo funkcias la enirejo. La turopinto estas piramido. La tegmento ĉiam estis kovritaj per ŝindoj, lastfoje oni kovris ĝin en 1840. Interne sub la sanktejo kripto troviĝas.
Kermeso okazas en la 22-a de novembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2016-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]