Preĝejo Sankta Mikaelo (Mohács)
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Mohács
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mohács |
Geografia situo | 45° 59′ 36″ N, 18° 41′ 35″ O (mapo)45.993318.69303Koordinatoj: 45° 59′ 36″ N, 18° 41′ 35″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Mohács |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1766–1770 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 7700 Mohács Szent Mihály tér 8 |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas sakrala historia monumento en urbo Mohács (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri kirko en Mohács en 1332. Pro batalperdo en 1526 la loĝantoj (ĉiuj hungaroj) rifuĝis, poste turkoj kaj sudaj slavoj alvenis, baldaŭ ankaŭ hungaroj alvenis, sed ili estis kalvinanoj. La turkoj konstruis 2 moskeojn. La katolika paroĥo estis refondita en 1694 jam dum la kontraŭreformacio. Oni konstruis novan kirkon en 1718 el aĉaj materialoj, sed ĝi bruldetruiĝis en 1743. Pli nova (nun videbla) estis konstruita en la saman lokon inter 1766 kaj 1770, sed la turo nur en 1782. La orgeno estis kreita en 1904, trakonstruita en 1943.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en malgranda placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La enirejo funkcias tra la turo. La fasado havas ankoraŭ 2 niĉojn, en statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario), respektive Ladislao la 1-a (Hungario) (faritaj en 1909). La navo finiĝas en plurlatera absido kaj ankaŭ nekutime longa sakristio aliĝas al la navo. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Ĉe la suda muro sunhorloĝo montras la tempon ekde 1783, ĉe la malantaŭa parto statuo pri Johano Nepomuka estas videbla.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.