Preĝejo Sankta Nikolao (Tornyiszentmiklós)
Kirko Sankta Nikolao | ||
---|---|---|
Paroĥa kirko Sankta Nikolao en Tornyiszentmiklós
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Tornyiszentmiklós | |
Geografia situo | 46° 31′ 15″ N, 16° 33′ 19″ O (mapo)46.5208416.55527Koordinatoj: 46° 31′ 15″ N, 16° 33′ 19″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Lenti | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Kirko Sankta Nikolao estas romkatolika, la unusola historia monumento en vilaĝo Tornyiszentmiklós (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la iama „Kerkaszentmiklós” jam dum la mezepoko funkciis kirko, ja de la patrono la vilaĝo prenis sian loknomon. Dum dominado de la turkoj la vilaĝanoj sekvis la protestantismon, la katolika grupo refondiĝis en 1710. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1740 helpe de familio Esterházy. La orgeno estis farita en 1911.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola laŭ la ĉefstrato en malgranda parko. Antaŭ la konstruaĵo kruco el la 19-a jarcento kaj monumento pri la 2-a mondmilito de 1989 estas videblaj. La fasado konsistas malsupre el vestiblo kun enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La navo estas iom pli larĝa, ol la vestiblo. La sanktejo estas duonronda, apude sakristio etendiĝas. Interne tuj post le enirejo galerio estas videbla. Oni pentris la freskon en 1774, ili estis renovigitaj en 1897. La mebloj estis faritaj precipe en fino de la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en dimanĉo post la 6-a de decembro.