Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Tarcal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Jesuo en Tarcal
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Jesuo en Tarcal
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Jesuo en Tarcal
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tarcal
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Szerencs
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, ĉefe baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kristana preĝejo Ĉieliro de Jesuo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Tarcal.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la 15-a jarcento. Post etendiĝo de la protestantismo dum 2 jarcentoj la kirko estis objekto de kvereloj inter la katolikoj kaj protestantoj. Laŭ dokumento la kavinanoj akiris la preĝejon (tiam kun 2 turoj) en 1562, sed en 1671 la katolikoj reakiris ĝin. En 1678 la turkoj atakis Tarcal-on kaj bruldetruis la ankaŭ preĝejon, post 9 jaroj la luteranoj havis la kirkon kaj ili iomete renovigis la konstruaĵon. En 1690 la katolika pastro reprenis ĝin, sed pro liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a inter 1706-1711 denove la kalvinanoj estis la posedantoj. En la jaroj 1765 kaj 1766 la preĝejo estis trakonstruita laŭ baroko, restis origina nur la fundamento, kripto kaj malsupra parto de la turo. En 1834 tertremo okazis, post 2 jaroj oni korektis la navon, en 1856 la turon. La orgeno estis farita en 1906. Ŝtormo detruis la turopinton en 1924, poste oni rekonstruis ĝin. Inter 1980-1983 plena renoviĝo de la preĝejo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur malalta monteto en korto. En mezo de la fasado kvadrata turo turo kun enirejo reliefas. Pli supre la turo jam estas plurlatera. Ĉe la ekstera muro tombomonumento estas videbla el la 18-a jarcento. Interne la altaroj kaj la predikejo estis faritaj el mezo de la 18-a jarcento.

Aerfoto pri la katolika preĝejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tombomonumento apud la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.